Jenő Pócza
Jenő Pócza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1915 en Egyed |
Morto | 10-an de septembro 1975 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Megyeri Cemetery (en) , 7. parcella |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto verkisto de nefikcio |
Jenő PÓCZA [jenO pOca], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pócza Jenő estis hungara fizikisto, profesoro.
Jenő Pócza [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1915 en Egyed. Li mortis la 10-an de septembro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Pócza frekventis kalvinanan kolegion en Pápa, poste li akiris diplomon en Universitato Ferenc József de Szeged en 1938. Post siaj studoj li parte instruis en kolegio de Szeged, parte li helpis la instruadon de Zoltán Bay en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li laboris en signifa fabriko, en 1949 li estis nomumita katedrestro en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1952 li kandidatiĝis. Ekde 1959 ĝis sia morto li laboris en akademia esplora instituto. Li ricevis premiojn en 1969 kaj 1971. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Radar (1948)
- Kísérleti fizika (1957) - lernolibro
- Kísérleti fizika (1962, 1965) - lernolibro
- Thin Film Physics (1974)